Leciono 10

Vortlisto

Esperanto Français
Li venas el Hungario. Il vient de Hongrie.
Hungarujo (1887) Hongrie (1887)
Usono États-Unis
Francio France
Germanio Allemagne
Nederlando Pays-Bas
   
1/2 -> duono demi
2 -> dua seconde
   
Roluloj: knabo, duonpatrino, patro Personnages : garçon, belle-mère, père
Kromroluloj: klasestro, patrino Suppléments : camarade de classe, mère
   
dungi employer
dungito employé
posedi posséder
   
La knabo vidas sian patrinon 2 fojojn ĉiun semajnon. Le garçon voit sa mère 2 fois par semaine.
Mi donas al ĉiu po unu pomon. Je donne à chacun une pomme.
La knabo vidas sian patrinon po du tagojn en ĉiu semajno. Le garçon voit sa mère deux jours par semaine.
   
- aĵ le concret
- ec l'abstrait
   
glacio glace
glaciaĵo crème glacée
   
peza lourd
judo juif
surhavi avoir sur soi, porter
   
enspezi encaisser
elspezi décaisser, dépenser
   
Ju pli mi manĝas, des pli mi dikiĝas. Plus je mange, plus je grossis.

Sensorteco (parto 2)

Mi faris piede la vojon inter la lernejo kaj nia vendejo. Estis klara, varmeta mateno, se konsideri ke la printempo ĵus komenciĝis. Mi eĉ pensis malbutonumi min, sed fine ŝanĝis ideon: la leĝera kontraŭvento povus flakenŝovi baskon de mia mantelo, kovrante mian flavan stelon, kaj tio ne estus laŭregula. En certaj aferoj nun necesos ke mi agu pli singarde. Nia lignotenejo estas en kelo de proksima flankostrato. Kruta ŝtuparo iras suben en la malhelon. Mi trovis patron kaj duonpatrinon en la kontoro, tio estas la akvariece prilumita, mallarĝa vitra kaĝo, tuj ĉe la piedo de la ŝtuparo. Ankaŭ sinjoro Sütő estis kun ili, kiun mi konas kiel libroteniston antaŭe dungitan de ni, kaj kiel mastrumanton de nia alia, subĉieta tenejo, kiun li intertempe aĉetis de ni. Almenaŭ tiel ni diras. Nome, sinjoro Sütő estas senriproĉa el rasa vidpunkto, ne devas porti flavan ŝtelon, kaj do la tuta afero estas iaspeca negoca artifiko, kiom mi scias, por ke li povu gardadi niajn posedaĵojn tie, kaj ankaŭ por ke ni ne devu dum tiu tempo tute rezigni pri la enspezo.

Malgraŭ tio, mi salutis lin en iel malsama maniero ol pli frue, ĉar en certe senco li tamen iĝis supera al ni; ankaŭ miaj gepatroj traktas lin pli atenteme. Siaflanke, li des pli insistas alparoli mian patron per "sinjoro ĉefo" kaj duonpatrinon per "kara sinjorina moŝto", kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj li neniam forgesas pri mankison al ŝi. Ankaŭ min li bonvenigis en ŝercema tono, kiel antaŭe. Li eĉ ne rimarkis mian flavan stelon. Poste mi restis plu kie mi estis, stare apud la pordo, dum ili daŭrigis tion kion ĉesigis mia alveno. Ŝajnis ke mia veno interrompis iun intertrakton. Unue mi ne komprenis pri kio ili parolas. Por blindigis min iomete. Dume mia patro diris ion, kaj, post la remalfermo, parolis sinjoro Sütő. Sur lia brun-tona, ronda vizaĝo – jun mallarĝa liphararo kaj eta fendo inter la du larĝaj, blankaj tranĉdentoj – ĉie dancosaltis flave ruĝaj suncirkletoj, kiel krevantaj abscesoj. La sekva frazo venis denove de mia paro, kaj ĝi temis pri iu "varo", kiun s-ro Sütő "piej bone tuj kunportu" kun si. S-ro Sütő ne kontraŭdiris; tiam patro prenis el la skribotabla tirkesto etan pakaĵon, volvitan en silkopapero kaj ĉirkaŭligitan per ŝnuro. Nur tiam mi vidis pri kia varo temas fakte, ĉar mi tuj rekonis la pakaĵon pro ĝia plateco: ĝi enhavis la skatolon. Kaj la skatolo entenas niajn plej gravajn juvelojn kaj similaĵojn. Mi eĉ kredas ke ĝuste pro mi ili nomis ĝin "varo", por ke mi ĝin ne rekonu. Sinjoro Sütő tuj glitigis ĝin en sian aktujon. Sed poste malgranda diskuto ekestis inter ili: nome, s-ro Sütő elpoŝigis sian fontoplumon por nepre doni "ricevateston" al mia patro "pri la varo". Li longe insistadis, kvankam patro diris al li ne konduti "infanece", ĉar "inter ni tiaĵoj ne necesas". Mi rimarkis ke tio agrable tuŝis s-ron Sütő. Li ja diris: – Mi scias ke sinjoro ĉefo fidas min, sed en la praktiko ĉiam necesas certaj reguloj kaj formalaĵoj. – Li eĉ alkovis helpon de duonpatrino: – Ĉu ne vere, sinjorina moŝto? – Sed ŝi, kun laca rideto sur la lipoj, diris pli-malpli nur tion ke ŝi tute lasas al la viroj konvene aranĝi tiun ĉi aferon.

Weijia Wang / 2021-12-16
Emakso 28.1 (Org-reĝimo 9.5.2) / ENS-servilo (ŝanĝi) / 2022-09-25 18:44:42