Leciono 14

Vortlisto

Français Esperanto
C'est la personne / voiture que j'ai vue dans la rue. Estas la persono / aŭto, kiun mi vidis en la strato.
C'est la femme dont je connais la fille. Estas la virino, kies filinon mi konas.
Je veux que tu fasses cela. Mi volas, ke vi faru tion.
Il n'aime plus son épouse. Li ne plu amas sian edzinon.
Esperanto Français
dum la 50-aj jaroj / proksimume en 1956 dans les années 50 / environ 1956

Sputnik (parto 2)

Kiam la rusoj lanĉis sian unuan sputnikon komence de oktobro, estis memkomprenebla afero pensi pri Janis.

“Hej, Sputnik, ankaŭ vi ja venas el Ruslando”, diris unu el la knaboj de la sesa klaso. “Ĉu oni forsendis ankaŭ vin per raketo?”

Li devis kuri kiel rabia por eviti la pugnojn de Janis.

Dum tiu aŭtuno nur knaboj de la kvina kaj sesa klasoj kuraĝis nomi lin Sputnik. Krom kiam li ne aŭdis tion, kompreneble. Sed Hasse kaj mi ĉiam diradis Janis. Iel li elektis nin kaj kuntenis nian etan grupon. Kiam ni estis kune, ne tre multaj povus venki nin.

En novembro, kiam la vesperoj estis mallumaj kaj sennubaj, okazis ke Paĉjo venigis min kaj Panjon sur la korton por gvati iun el la sputnikoj. Tiam oni jam lanĉis ankaŭ la duan, kiu kunportis Lajkan. Paĉjo diris ke ili aspektas kiel steloj, kiuj malrapide moviĝas tra la ĉielo de sudo al nordo, se li ĝuste komprenis. Sed mi neniam vidis ion ajn, malgraŭ liaj vokado kaj fingromontrado.

“Jen ĝi estas! Ĉu vi ne vidas? Tie fore, super la gasfarejo.”

“Ne, mi vidas nur ordinarajn stelojn”, diris Panjo.

“Sed ĝi ja moviĝas!”

Mi vidis nenion moviĝantan. Supozeble nur li mem iom ŝanceliĝis. Verŝajne li glutis glaseton da vodko kaj du bierojn dum la vespermanĝo.


Kelkfoje Janis venigis nin al la kastelo por grimpi sur la muroj de la ekstera remparo. Kelkaj lokoj ŝajnis eblaj, kaj plej ofte ni efektive sukcesis grimpi supren, je la kosto de skrapvundoj, torditaj piedartikoj kaj rompitaj ungoj. Li neniam zorgis pri tiaj bagateloj, do ankaŭ mi ne volis plendi pri tio. Unufoje la gardisto de la kastelo alvenis krii al ni, sed tute ne prosperis al li kapti nin, kiam ni kuris trans la remparon por malsupreniri ĉe la alia flanko. Poste ni devis nur uzi la okazon, kiam li iris serĉi nin en la korto, kaj ni povis trankvile foriri de tie per la levponto.

“Ni devus kapti tiun maljunulon por dronigi lin en la fosaĵo”, diris Janis.

Mi ne sciis, ĉu li fantazias aŭ celas tion serioze, kaj mi ne intencis demandi pri tio.

Kutime ni renkontiĝis en la kelo de mia domego. Inter la provizejo por manĝaĵoj kaj la centra hejtejo troviĝis eta spaco, en kiun oni povis eniri per fortikaj feraj klapoj. Paĉjo diris ke ĝi estas aera kluzo, kiun ni bezonos, se Ĥruŝĉjo aŭ Ike ĵetos atombombon sur nin. Tiam la manĝoprovizejo estos uzata kiel ŝirmejo.

“Kial oni bombus ĝuste ĉi tie en Svedio?”

“Kial ne?” diris Paĉjo. “Ne eblas scii, kion faros tiuj frenezuloj.”

Janis, Hasse kaj mi kolektadis malnovajn gazetojn kaj vendis ilin kontraŭ du oeroj por kilogramo ĉe la rubkolektisto K. G. Johansson, kies firmao situis inter la fervojoj ne malproksime de la hejmo de Janis. Hasse havis antikvan infanĉareton el helflavaj ligneraj platoj, en kiu iam kuŝis unue li kaj poste lia fratineto Annika. Tiun ni plenigis per gazetoj, kiujn ni ricevis pete. Plej bone estis, kiam ni akiris magazinojn, ĉar ili pezis multe pli ol ĵurnaloj. Necesis tri personoj por tiri tiujn ŝarĝojn, ĉar la radoj senĉese defalis, tiel ke la ĉareto renversiĝis kaj la gazetoj disŝutiĝis sur la trotuaron.

“Damne, kiel mallerte vi agas”, diris Janis.

Li staris tretante senpacience, dum Hasse kaj mi rekolektis la gazetojn.

Janis prenis duonon de la mono, dum Hasse kaj mi devis dividi laduan duonon. Tio estis justa, ĉar la estroj ĉiam perlaboras pli multe olla laboristoj, li diris. Kaj neniu kontestis tion.

Per la mono ni aĉetis dolĉaĵojn kaj bildstriajn magazinojn.

“Ni devus aĉeti ankaŭ cigaredojn”, diris Janis.

“Ne necesas. Tion mi povas ŝteli de Paĉjo”, mi diris.

Sed tion mi devis bedaŭri, ĉar mi ricevis ĉiaman taskon provizi nin per cigaredoj por niaj kunvenoj en la aera kluzo. Ne estis malfacile pluki unu aŭ du el la paketo en la poŝo de lia jako. Sed se mi prenis pli multajn, povis okazi ke li eksuspektis ion kaj komencis priflari mian hararon kaj la vestaĵojn. Feliĉe mi ĉiam havis stoplajn harojn, laŭ la modo. Sed ne eblis kaŝi la fumodoron de la trikita jako. Kutime ŝvebis sufiĉe densa fumo en nia kela spaceto.

“Mi vizitis amikon”, mi diris. “Lia panjo fumas kiel kameno.”

“Feka stultaĵo! Vi devas lasi miajn cigaredojn, bubo! Ili ne estas por nazmukuloj.”

Li kaŝis la paketon en nova loko, sed post semajno li forgesis la tutan aferon kaj kiel kutime enpoŝigis ĝin en la jakon.

Weijia Wang / 2022-01-27
Emakso 28.1 (Org-reĝimo 9.5.2) / ENS-servilo (ŝanĝi) / 2022-09-25 18:44:42