Leciono 15

Sputnik (parto 3)

“Kion ni faru? Damne, ni devus havi aerpafilon aŭ ion similan. Pafi al kolomboj. Aŭ mevoj.”

Hasse enuis. Ni sidis en la aera kluzo legante Hopalong Cassidy. Janis tenis cigaredon iel senzorge en la buŝo, kiel James Dean.

“Vi povus venigi vian fratinon ĉi tien, por ke ni esploru ŝin”, mi proponis.

Antaŭ kelkaj jaroj Hasse kaj mi amuzis nin detirante la kalsoneton de Annika. Ni klarigis tion al Janis kaj iom troigis la aferon.

“Damne, kiaj infanetoj vi estas.”

“Jes, ni devus prefere venigi iun el la klaso”, mi diris. “Eble Gunilla, ekzemple. Ŝi certe jam ricevis harojn.”

Sed Janis ne interesiĝis pri knabinoj.

“Ne komencu pri tiaj aferoj! Nur legemuloj kaj dorlotitoj okupiĝas pri inoj.”

Tio sufiĉe surprizis min. Mi pli-malpli supozus ke estas male. Sed tio sonis konvinke, kiam li diris tion.

“Klare”, mi respondis. “La duraj knaboj fajfas pri knabinoj kaj tiaj aferoj.”

Neniu kontraŭdiris, do mi preskaŭ certis ke mi diris la veron.

“Se oni estas kun knabinoj, oni fariĝas simila al ili”, diris Janis post kelka tempo. “Malforta kaj malkuraĝa. Kaj damna klaĉulo. Neniu en nia grupo devas okupiĝi pri tio.”

Hasse kaj mi konsentis kaj plu legadis niajn bildstriojn. Ankaŭ ili estis plenaj de viroj, kiuj bonfartis sen virinoj.

“Ni devus kolekti feran rubon”, diris Janis. “Per tio ni gajnus pli da mono ol per papero.”

“Sed de kie ni akiros ĝin?” mi scivolis.

“Ni devos serĉi.”

Ni paŝis al la industria kvartalo kaj serĉadis inter ĉiaspecaj laborejoj kaj stokejoj. Sed fera rubo ne estis afero kiun homoj postlasis por ke ni kolektu ĝin. Kaj tion, kion ni trovis, plej ofte ne eblis forporti. Aŭ ĝi estis ege tro peza, aŭ ĝi estis fiksita.

Unufoje ni trovis aron da feraj stangoj por armi betonon. Ni metis ilin sur la kadukan infanĉareton kaj trenis ĝin al la rubkolektejo.

“De kie vi akiris ĉi tiujn?” demandis la viro, kiu pesis la stangojn. “Espereble vi ne ŝtelis ilin?”

“Tute ne”, mi diris. “Mia onklo volas seniĝi de ili. Li konstruis aŭtejon, kaj ĉi tiuj restis neuzitaj.”


Pli malfrue aŭtune, kiam la vesperoj iĝis mallumaj, ni rondiris en la urba parko por gvati fikaresantajn parojn sur la benkoj. Ni esperis trovi ankaŭ iujn kuŝantajn inter la arbustoj, sed tio neniam okazis. Verŝajne estis maltaŭga sezono. Entute ĉiam okazis ege tro malmulte.

Kiam ni tediĝis de fiumantaj paroj, ni staradis proksime de la publika necesejo de Slottsallén por gvati bugrulojn. Laŭ Janis ili kutimis restadi tie. Sed ĉiuj, kiuj eniris tien, aspektis tute normalaj. dajne ekzistis malmulte da tiaj homoj. Cetere mi neniam komprenis, kial ili ne povus viziti necesejon en siaj hejmoj.

La familio de Hasse aĉetis televidilon, kaj ni kelkfoje iris tien por spekti la kontrolbildon. Esceptokaze ni televidis ridindan infanprogramon kun la titolo Andy Pandy, sed por ni efektive troviĝis nenio spektinda. Janis kaj mi ne plaĉis al lia panjo, do ŝi senĉese demandadis, kiam ni reiros al niaj hejmoj, por ke Hans-Erik povu fari siajn lernejajn hejmtaskojn.

Kiam ne plu sufiĉis la cigaredoj, kiujn mi povis ŝteli de Paĉjo, Janis decidis ke ni trompu homojn ĉe tabakaŭtomatoj. La plej bonaj viktimoj estis virinoj, prefere iom aĝaj. Ni atendis ĝis ili jam enmetis la kronojn en la monerfendon. Tiam Hasse kaj mi paŝis ĝis ili kun bone edukita konduto.

“Sinjorino, ĉu vi povas diri, kioma horo estas?”

Sed tiu varianto ne funkciis tre bone. Eblis tro rapide respondi tion. Necesis konfuzi ŝin.

“Ni devis renkonti nian patron ĉi tie je la kvina, sed li ne venis. Sinjorino, ĉu vi scias, kiel oni paŝu por veni al la centra stacidomo?”

Se ni sukcesis igi nian viktimon turni sin for de la aŭtomato, Janis ŝteliris de la alia flanko kaj malplenigis la spaceton. Bedaŭrinde ni malofte renkontis maljunulinojn; la plej multaj estis junaj viroj, kiuj sciis kuri pli rapide ol li. Kaj cetere la klientoj alvenadis tre maldense, do la pliparto de la tempo pasis dum gardado, klaĉado pri samklasanoj kaj instruistoj, divenado pri la venonta viktimo kaj ĝenerala enuado.

Dum la aŭtuno plu pasis, Janis iĝis pli kaj pli aŭdaca. La parapetoj de la ponto Tullbron havis ebenan supraĵon, perfektan por ekvilibrado. Unue li mem transpaŝis, kaj poste estis nia vico, po unu sur ĉiu flanko. Ni neniam konsiderus rifuzi ion, kion li decidis. Kiam ni renkontis plenkreskulon, kiu riproĉis nin aŭ minacis puŝi nin suben en la akvon, li sakris al ili kaj mem minacis ilin reciproke. Poste ni forkuris de tie.

Weijia Wang / 2022-02-03
Emakso 28.1 (Org-reĝimo 9.5.2) / ENS-servilo (ŝanĝi) / 2022-09-25 18:44:44