Leciono 16

Sputnik (parto 4)

En la jarfinaj ferioj la vetero malvarmiĝis, kaj la mara akvo glaciiĝis plej proksime al la tero. Amaso da knaboj ludis hokeon apud la malliberejo, sed neniu el ni partoprenis tie.

“Ĉi tie estas same enue kiel en tombo”, diris Janis, kiam ni renkontiĝis en la aera kluzo. “Ni devas eliri!”

Tio okazis iutage post Kristnasko, kaj jam de kelkaj tagoj estis nebulo, forta vento kaj kelkaj gradoj sub nulo. En tia vetero mi efektive preferus resti endome, sed Janis ne eltenis tion.

“Ni iru salti sur la glacio apud la mara bandomo”, li elpensis.

Ekstere estis froste, grize kaj senhome. La nebulsirenoj de la haveno sonadis obtuze kaj raŭke. Sur la akvo de Slottsfjärden kuŝis nova glacio, krom apud la fervoja ponto, sed pli malproksime de la tero la akvo estis senglacia. Inter tiuj lokoj kuŝis glacio laŭlonge de la bordo, kaj ĝi disrompiĝis en vastajn pecegojn. Perfektajn por saltado. Ni komencis sur tiuj plej proksime al la tero kaj kuris ĝis la mara bandomo kaj reen. La pecegoj estis kelkajn metrojn larĝaj, kaj se oni tretadis laŭ ritmo, eblis balanci ilin. Janis saltis ambaŭpiede kaj disfendis unu pecegon. Poste ni reiris laŭ la sama vojo sed pli fore de la tero, kie la pecoj estis pli malvastaj. Kelkaj estis tiel malgrandaj ke ili komencis sinki, tuj kiam ni suriris ilin. Tiam necesis malpezaj piedoj por rapide transiri al la sekva pecego.

“Damne, kiel amuze! Eblas salti samtempe sur du pecegoj”, diris Janis, dispiede super fendo, kiu ĵus estiĝis.

“Kiu la unua atingos la bandomon?” mi kriis kaj ekkuris al la griza ligna konstruaĵo.

“Se estus somero, ni povus gvati nudajn virinojn”, diris Hasse kaj postsekvis min.

“Gvatu vian panjon, se vi trovas tion interesa”, diris Janis.

Sur la glacio troviĝis maldika tavolo da frostfiksita neĝo, kiu donis bonan piedapogon. Sed post kelka tempo ni jam ŝprucigis sufiĉe multe da akvo sur la malvastajn pecojn, tiel ke ili fariĝis glitaj kiel sapo. Kiam Hasse transsaltis al unu malvasta peco, liaj piedoj simple pluglitis, kaj li falis sur la randon, tiel ke la glacipeco renversiĝis kaj li falis plaŭde en la akvon.

“Jen levu vin supren”, mi kriis. “Sur la grandan pecegon!”

Mi neniam antaŭe vidis ke Hasse reagas tiel rapide. En du sekundoj li jam relevis sin supren, kaj ni rapide transsaltis sur la pli sekuran glacion tuj apud la tero. Sed kompreneble li estis malsekega.

“Mi devas iri hejmen. Diable, Panjo furioziĝos.”

“Ni eble devus havi glacipikilojn”, mi diris.

“Glacipikiloj estas por malkuraĝuloj”, deklaris Janis. “Atendu! Hasse, vi ankoraŭ ne rajtas surteriĝi! Ni kuru ankoraŭ unufoje ĝis la bandomo kaj reen.”

“Sed mi estas malsekega!”

“Do ne gravas, se vi glitos duafoje. Cetere la vestaĵoj baldaŭ glaciiĝos. Simple moviĝu senĉese, kaj ĉio estos en ordo.”


Tuj post Novjaro Sputnik 1 kraŝis surteren, do restis nur la dua, kiu plu rondiris ĉirkaŭ la tero kun la kadavro de Lajka, kiu verŝajne mortis jam post semajno. Tiam eĉ Paĉjo tediĝis eliri por gvati luman punkton moviĝantan tra la ĉielo.

“Nun mi scias, kie ni trovos feran rubon”, diris Janis en unu el la lastaj el la jarfinaj ferioj. “Sur la insulo Labbholmen!”

Nek Hasse nek mi sciis, kiu insulo tio estas.

“Mia kuzo havas boaton kaj kutimas somere fiŝadi tie apude”, klarigis Janis. “Li diris ke restas amaso da aĵoj tie, kaj neniam iu surteriĝas. Ni uzu la okazon nun, kiam estas glacio. Sed ni bezonas ilojn. Ĉu iu el vi posedas metalsegilon?

“Mi verŝajne povos aranĝi tion”, mi diris.

Ni renkontiĝis apud mia domego kaj ekiris kun la infanĉareto de Hasse direkte al la urbocentro. Janis portis dorsosakon el griza tolo kun ledaj rimenoj. Hasse kunportis falditan kartonskatolon, kaj mi portis la metalsegilon de Paĉjo kaŝe sub la jako.

Ni iris ĝis la ekstremo de Kattrumpan, kie situis eta strando. La glacio jam kovris la akvon sufiĉe foren sur la markolo kaj sur la akvovastoj inter la insuloj. Nun kuŝis decimetro da neĝo sur la glacio. Plej proksime de la tero la neĝo estis eĉ pli profunda, kaj ni vadis tra ĝi sur la glacion. Proksimume cent kvindek metrojn fore situis arbarkovrita insuleto. Ni bezonis nur kelkajn minutojn por transiri.

“Jen rigardu!” vokis Hasse. “Fervoja relo!”

Estis malfacile kompreni, kial iu iam konstruis fervojon sur tiu insuleto. La reloj estis superkreskitaj de herbo sed bedaŭrinde firme fiksitaj al la grundo.

Janis ekiris kape, kaj ni sekvis la trakon tra la veproj.

“Mia kuzo diris ke ekzistas malnova kajo ie. Kredeble oni laboris pri boatoj ĉi tie antaŭlonge.”

Ni alvenis sur ebenan terenon, kiu rigardis foren, al la markolo. Duone kaŝita sub arbustoj troviĝis amaso da strangaj objektoj, restaĵoj de iaspeca laboro. Fundamentoj de domoj, putrintaj tabuloj kaj fero, amaso da rusta fero. La plimulto estis fiksita al la grundo, same kiel la reloj. Sed iom post iom ni sukcesis trovi aferojn, kiujn ni povos kunporti.

“Jen rigardu tiun ĉenegon! Ĝi certe pezas plurajn kilogramojn!”

Janis levis maldelikatan feran ĉenegon kaj piedbate forigis la putrintajn tabulpecojn, al kiuj ĝi estis fiksita. Ni elsakigis niajn ilojn, fortiris grandegajn najlojn el la trako-ŝpaloj, provis deŝraŭbi garnaĵojn, kiuj rust-fiksiĝis, batis, hakis kaj tiris ĉion, kion ni trovis. Mi dissegis du longajn stangojn, kiuj iam subtenis ian tegmenton aŭ ion alian, kiu jam senspure malaperis. El la fera rubo, kiun ni trovis, ni povis malfiksi nur etan parton. Tamen ni jam sentis nin riĉaj. Kaj la viro de la rubkolektejo ne faros stultajn demandojn. Ĉi tio estis evidente forlasitaj aferoj.

Weijia Wang / 2022-02-10
Emakso 28.1 (Org-reĝimo 9.5.2) / ENS-servilo (ŝanĝi) / 2022-09-25 18:44:43