Leciono 18

Monologo kun Mediteraneo (parto 1)

Mateno veas. Mediteraneo
alblovas bildojn, vortojn al komplico
kaj muta atestanto kiel mi.
Vento gravuras ilin mia-mense,
ke ilin ne deviŝu armistico.

Ĉar viroj armisticos, viroj paktos,
kaj post la rita jeso kaj konfeso,
ĉi viroj siajn krimojn intermiksos
(la proprajn kaj malproprajn),
por ke l’ krimoj
vanuu en silento kaj forgeso.

La vento blovas plu kaj mi ekvidas
virojn batali ie trans la maro.
Distanco kaj memor’ vualas ilin
per du nebuloj. Jen kaj jen, tre svage
aŭdeblas pafoj rande de arbaro.

Ĉu neĝas? Neĝas. Ĉu la viroj nun
batalas? Jes. Sed nokto jam proksimas.
Proksimas ankaŭ la atak’ matena
kun sola cel’: konkeri la vilaĝon.
En la vilaĝo ĉio antaŭtimas.

Tagiĝas. Viraj ombroj en la valo
avancas, kuras, rampas kaj atendas.
Unuaj pafoj. Iu mortas ie.
Kanonaj knaloj vekas la mortantajn.
En la vilaĝ’ nenio sin defendas.

Virinojn elde viroj, post la venko,
disigas la triumfaj partizanoj.
La virojn ekzekutas. Kaj la inojn?
La inojn la soldatoj forkondukas
fiere al la tendoj kaj kabanoj.

Jen en kabano staras la bandestro
kaj antaŭ li du inoj kuŝas time.
Li vokas unu, petas ŝin nudiĝi.
Ŝi ne respondas. Gapas. Ŝin nudigas
li mem per siaj manoj, laŭkutime.

Li sternas ŝin kaj per abrupta movo
subdorse ŝiajn ponojn kunkatenas.
Penetras ŝin. Trafortas ŝin. Momente
inundas lian spinon la konscio,
ke li la fremdan inon abomenas.

Ne lia cerbo, sed la kac’ decidas
kaj oficir’ ne rajtas eklektiki:
li manas ŝiajn mamojn kaj gluteojn,
balanas ŝian vulvon, ĉuras enen
kaj finas, ĉar ne emas bukoliki.

Li poste turnas sin al la soldatoj,
ke la singulta ino iru for,
kaj al soldat’ alia li ordonas
la duan inon humiligi same
malame kaj lancine, kun fervor’.

Obeas la soldato. La viktimo
ekploras, cedas. Ŝin teruras plej,
ke temas nur pri la unua fojo,
ke viroj ŝin trafortos ĝis gravedo
en fora kaj fetora koncentrej’.

– Ĉu ankaŭ vi – la maro min demandas –
obee trudus vin en fremdan sinon
pluroble sendefendan? ĉu vi povus
konverti vin en ŝikan kanibalon,
en hidan kaj senbridan mizoginon?

Nu, Maro, mi ne certas, sed supozas,
ke mi preferus morti unupafe,
ol murdi mem (fizike, psike, fike),
ol fendi kaj renversi kaj frakasi,
ol sbiri blinde kaj obei ŝafe.

Aliaj jesus kape, kole, korpe,
oferus la animon kaj sinregon
al estro, ĉefo, prezidant’ aŭ papo,
kaj kun diaro, himno, flago novaj
volonte venus en la veran gregon.

(En ĉi epoko naŭze egoisma
neniu volas agi plu, personi,
esti si mem, individui plene,
sed nure parti, membri sendecide.
En ĉi epoko, oni volas oni.)

Kaj mi? Facilas diri sin kuraĝa,
kiam masakroj kaj milit’ lontanas,
sed kiam vivon diktas pulvo, sciu,
ke inter poltroneco kaj kovardo
la sola, streta lim’ fatamorganas.

Ĉu ni konas nin mem? Nia interno
kavernas, grotas, antras nesondeble.
En ĝi kaŝiĝas monstroj kaj groteskoj,
kiujn ni firme en tenebroj tenas,
ke ili ŝimu febre kaj funebre.

Jen kuglo, krio ilin liberigas
kaj, kiel el la kesto de Pandora,
la monstroj nin uzurpas aŭ sukcedas
ĝis ni laŭdancas krudan melodion
aŭ prudan takton de reĝim’ terora.

Metamorfozo ekas. Inkognite
ni drivas al mitingoj kaj pogromoj
kontraŭ miraĝaj bildoj el paseo,
el nuno kaj futur’. Ni ĉesas nii
kaj senproteste iĝas novaj homoj.

Ĉi novaj homoj nun gvidanton serĉas
en ĉel’, kazerno, universitato
aŭ klubo psikiatra. Kaj lin trovas.
De tiam tre atentos la nacio
komandojn de la arĥipsikopato.

Li alparolas ilin pri Patrujo,
Lingvo, Kulturo, Kredo, Sangogrupoj.
Ke la Popolon voros la Ekster’.
Ke venis jam la tempo de standardoj,
de gloraj venkoj kaj de kirastrupoj.

Ke estas Malamiko. Ke ĝi vivas
kancere inter ni. Ke ĝi ja estas
La Najbaro. Subite aŭskultantoj
komprenas, ke la Landon de jarmiloj
misgento trapululas kaj infestas.

Weijia Wang / 2022-03-10
Emakso 28.1 (Org-reĝimo 9.5.2) / ENS-servilo (ŝanĝi) / 2022-09-25 18:44:43