Leciono 22

Lecionoj por viro

Leciono pri domino. Valik (parto 2)

Ĉe miaj kvin jaroj kaj duono mi estis iom pli alta ol Valik, kaj mi okupis la duan lokon post li en nia banda “hierarkio”. Kelkfoje mi rifuzis plenumi liajn ordonojn, sed ĉiam la plimulto de la bando subtenis lin, do mi pace cedis post iom da kria disputado. Cedis, jes, ĝis certa okazo, kiu rompis la stabilecon de niaj interrilatoj.

Foje Valik inventis novan ludon. “Ni devas havi rifuĝejon”, li deklaris, “veran soldatan rifuĝejon, kie estos nia stabejo”. “Ĉi tie, en la kamparo estas multaj rifuĝejoj, soldatoj ilin fosis. La niaj kaj ankaŭ fricoj”, mi diris. “Sed mia panjo malpermesas iri tien. Tie povas esti minoj…” – “Be-e, timulo!” mokis min Valik ĉe ridaĉo de la bandanoj. – “Ni ĵetos tien kelkajn ŝtonojn aŭ trabetojn antaŭ ol eniri. Se estas minoj, ili eksplodos!”

Ho, kompreneble, mi sciis, kio estas minoj! La risko estis negranda, ĉar post la fino de la bataloj sapeistoj traserĉis la tutan kamparon, forigante la minojn. Kelkaj areoj ne estis ankoraŭ traserĉitaj, sed ilin oni baris per pikdrato kun avertaj ŝildoj. Mi komprenis ankaŭ la ĉefcelon de Valik – li volis havi sekuran kaŝejon kontraŭ la sabataj furiozaĵoj de Soldato Griĉjo. Kaj mi konsentis.

Rifuĝejon, preskaŭ ne tuŝitan de ruinigo dumbatala aŭ posta, ni trovis sekvatage, esplorinte kelkajn malpli konvenajn. Ĝin, certe, konstruis soldatoj spertaj pro antaŭaj bataloj. Estis kavo, fosita en la argileca grundo kaj tegita kelktavole – trioble per arbotrunkoj, poste per grundopecoj, eltranĉitaj kun herbotapiŝo, por ke la rifuĝejon ne rimarku aviadiloj. La eniro estis ŝirmita per branĉoj jam sekiĝintaj. Kvin ŝtupoj, lerte ĉarpentitaj el dikaj latoj, kondukis en mallumejon du metrojn profundan. Ekbrulinta kandelo malkovris, ke la mallumejo estas pli-malpli vasta saloneto. Tie estis du malzorge faritaj lignaj litoj kun pajlaj matracoj, sama tablo, sur kiu restis kerosena lampo, kelkaj krajonoj kaj malplena alumetskatolo. Krom tio la mallumejo enhavis du renversitajn lignajn benkojn kaj ian rubon en angulo. Fosinte en la rubo, ni akiris la plej gravan trovaĵon – veran mitralon! Porteblan mitralon, jes!

Ĉu bonŝance aŭ male – dependas de persona pritakso –, la mitralo estis difektita. Certe, tiam neniu inter ni, infanoj, bone komprenis, kial mankas la ĉano. Nun ja mi povas supozi, ke la antaŭa uzanto de la mitralo provis ripari la ĉanmekanismon, malmuntis ĝin, sed poste io malhelpis finfari la riparadon. Ĝuste tial la mitralo estis lasita en la rifuĝejo kaj iĝis nia predo.

“Aha”, diris Valik, “ni nun povas montri nin veraj soldatoj! Kiu volas esti vera soldato?”

La bando silentis, okulumante jen la gvidanton, jen la mitralon.

“Provu do!” li kriis gaje. “Ĉu vi ne komprenas? Marŝu kun la mitralo surŝultre, kiel veraj soldatoj. Laŭvice! Sed mi komandos: – Antaŭen! Dekstren! Teren! Pafu!”

Be, la mitralo estis pezega! (Nun, antaŭ ol skribi tion ĉi mi konsultis armilan enciklopedion – mitraloj de tiu speco pezis dek kvin kilogramojn kun duono, ja troa pezo por kvin-sesjara knabo!) Neniu montris specialan entuziasmon, do Valik levis la montrofingron al Miĉjo, la plej etkreska knabo.

“Prenu la mitralon!” li ordonis.

Miĉjo necerte paŝis antaŭen, prenis la rimenon, provis levi kaj surŝultrigi la armilon, sed ne sukcesis.

“Ha!” ekkriis Valik. “Vidu lin! Tuj li fekiĝos, tiu malfortulo!”

Mi ne plu povis toleri tion. Mi aliris Miĉjon, puŝis lin flanken kaj mem prenis la mitralon. Jes, ĝia pezo estis troa por mi, sed, duonsidiĝinte, mi sukcesis surŝultrigi la rimenon, leviĝis, pene ascendis al la eliro el la rifuĝejo kaj faris kelkajn paŝojn laŭ la kampo. La bando sekvis min.

“Via vico…” – mi metis la mitralon antaŭ Valik.

“Kial mia?!” – kriis tiu ĉi kun minaco en la voĉo. “Mi estas komandanto, mi devas nur komandi.”

“Feblulo fekiĝinta!” – mi kriis moke.

Valik saltis al mi por bati, sed mi kaptis la manikojn de lia jako, kaj skuis lin. Ni falis ambaŭ, kaj dum iom da tempo sensence ruliĝis surtere, batante unu la alian. La bandanoj ĉirkaŭis nin, scivoleme atendante la finrezulton de la disputo. Fine ni sukcesis lasi nin kaj ruliĝi diversflanken. Ni staris unu kontraŭ l’ alia, batalpretaj, kiel furiozaj kokoj, sed subite Valik turnis sin kaj malrapide ekpaŝis direkte al la hejmo.

“Jen nova komandanto!” – kriis la eta Miĉjo, montrante min.

“Nova komandanto!” – kriis aliaj bandanoj.

Sed ankaŭ mi silente turnis min por hejmeniri. Mi havis nenioman deziron esti komandanto.

Intertempe panjo sukcesis ie akiri brokantan, ege trivitan, sed legeblan, volumaron de Jules Verne, kaj mi, scipovanta legi ekde mia kvarjara aĝo, nun avide ekkonsumis la legaĵon. Dum horoj kaj horoj – sidante en malnova kverka fotelo, kuŝante sur samaĝa divano, umante en ombro de ulnoj ĉe nia domo – mi estis mergita en la mirindajn kaj miraklajn aventurojn de la romanoj. Mi vivis tie kaj mi kunagis kun la ĉefroluloj, imagante min kapitano Nemo, Jacques Paganel aŭ Michel Ardan.

Du- aŭ trifoje mi kun la bandanoj vizitis la rifuĝejon; tie ni trovis spurojn de Valik – evidente li pasigis kelkajn noktojn en tiu sekura loko. Sed lin mem ni neniam trovis tie. De mia panjo mi eksciis, ke Valik fuĝis el la hejmo, ke lia patrino kaj Soldato Griĉjo serĉis lin helpe de la milico, sed ne sukcesis lin trovi. Ni, la bandanoj, multe diskutis kaj fine venis al la komuna opinio, ke Valik, plej verŝajne, efektivigis sian planon, kelkfoje diritan al ni: fuĝi el la hejmo por atingi la fronton kaj batali kontraŭ la faŝistoj.

Ekde la aŭtuno mi komencis frekventi la lernejon, la unuan klason. La lernado plaĉis al mi, kaj la kortaj aferoj, t.e. la vivo de nia bando, iĝis preskaŭ tute flanka parto de mia vivo, kvankam mi ne perdis la amikecon kun la plimulto de la samkortaj knaboj. Cetere, ĝis nun vivas nia etulo Miĉjo – renoma aktoro li iĝis, jes: en unu el la famaj ĉefurbaj teatroj! Ni renkontiĝas fojfoje, kiam koincidas la liberaj horoj de ni ambaŭ…

Sed kion pri Valik? Li reaperis hejme kelkajn jarojn post la fino de la milito – jam adoleskanto. Soldato Griĉjo ne plu vivis tiam, pereigis lin tiu drinkado senĉesa. Mi – tiutempe jam dek tri jarojn aĝa lernanto kun ega kaj konstanta intereso pri ĥemio – eĉ ne tuj rekonis tiun bubon kun granda monstreca blu-blanka cikatro, kurbe tranĉanta la dekstran parton de la vizaĝo. Unu vesperon ni tamen pasigis kune, en la eksterurba kamparo, kie anstataŭ iamaj militaj rifuĝejoj leviĝis kelkaj novaj kvinetaĝaj domoj por la laboristaro de la progresanta ĥemia uzino.

Ni sidis sur monteto, sur freŝa maja herbo, agrable varma post la suna majofina tago. Ni trinkis laŭvice aĉan bieron el trilitra vitra vazo.

Ni interŝanĝis rememorojn pri la jaroj, kiuj pasis post nia banda infanaĝo.

Mi ne havis multon por rakonti: lernejo, sportaj okupoj, ĥemiista rondeto en la urba palaco de junpioniroj… Mi atendis de Valik buntan rakonton pri lia postfuĝa biografio, sed li ne estis tro parolema. La fronton li, certe, ne trafis. Kaptita de la milico ie apud Kursk, certe, li rifuzis diri kun kiu kaj kie li estas – kia senco esti revenigita al la pezaj pugnoj de Soldato Griĉjo? Pro tio li estis lokita en internulejon por senhejmaj infanoj, fuĝis de tie, sukcesis atingi Moskvon, kie lin akceptis iu krimularo, uzante lin kiel esploriston – li serĉadis riĉajn loĝejojn por rabi… La cikatro? Ha, ne gravas, estis io simila al falĉilo en la mano de rivalo… Poste prizono – speciala, por neplenaĝaj krimuloj – tute netolerebla, do Valik decidis malsekretigi sian veran nomon kaj konfesi, ke li havas familion. Jen do li estas hejme nun. Punkto. “Cetere, ĥemio…” – li enpensiĝis por momento. – “Ĉu vi scipovas produkti eksplodaĵojn?” “Ne” – mi respondis. Valik elpoŝigis duonon de cigaredo, bruligilon, faritan el kuglingo, kaj ekfumis. “Ĉu vi gvidis la bandon post mia foriro?” – li demandis subite. “Ne” – mi respondis. “Do por kio vi kontraŭstaris miajn komandojn?” – li streĉe rigardis al mi. “Pro justeco” – mi diris. Li enspiris la fumon, kaj kelkaj fumringoj unu post la alia flugis el liaj kriplaj lipoj. “Juste-eco…” – li elparolis malrapide. – “Ne ekzistas justeco, fraĉjo, forgesu. Iu devas komandi, kaj tiu ĉiam fajfas pri justeco. Alie ne eblas.”

Li denove malaperis el la hejmo post kelkaj tagoj. Por neniam plu reaperi. Lia cikatra vizaĝo kaj nia lasta interparolo firme stampiĝis en mia memoro. Ĉar dum mia longa vivo mi estis subulo de kelkaj komandantoj, ĉefoj, direktoroj ktp. Pli aŭ malpli saĝaj. Pli aŭ malpli spertaj. Pli aŭ malpli demokratiemaj. Ĉiuj el ili kvazaŭ aŭdis la dogmon de Valik, estimis ĝin kaj agis konforme al tiu. Se ne – nelonge ili restis komandantoj…

Ĉu mi devas fine emfazi, ke dum la lastaj dudek tri jaroj mi oficis kiel direktoro de scienc-esplora institucio ŝtatnivele grava?

Weijia Wang / 2022-04-07
Emakso 28.1 (Org-reĝimo 9.5.2) / ENS-servilo (ŝanĝi) / 2022-09-25 18:44:42